La plej malgaja Skatola Tago (“Boxing Day”)

La plej malgaja Skatola Tago (“Boxing Day”)

La 26-an decembro celebras en Unuiĝinta Reĝlando la feston nomita Skatola Tago (“Boxing day” en la angla). Ĝia origino estas en la Mezepoko. La tradicio rakontas ke ĉi tiu tago la aristokrataj klasoj donis skatolojn kun manĝaĵoj kaj fruktoj al la servantoj.

Tamen, nuntempe, ĉi tiu tago estas tutmonde konata pro la futbalo. La angla futbala ligo (“Premier League”) celebras ĉiam matĉoj la postkristnasko tago. Estas malsama tago ĉar la stadionoj estas plena de kompletaj familioj: ne nur viroj sed ankaŭ virinoj kaj geinfanoj ĉiuj vestitaj kun kristnakaj kostumoj. Estas vere speciala sporta tago en Unuiĝinta Reĝlando. Ĉi tiu jaro 2020, bedaurinde, kaj kulpe de la KOVIM-19, ne estos familioj en la stadionoj. La pandemio situacio ne permesos ĝin.

Antaŭ nelonge la brita registaro informis pri la malkovro de nova mutacio de la kronviruso en Britio verŝajne devena de Respubliko de Sud-Afriko. Ĝi devigis novaj movada limigoj al la loĝantaroj. Rezulte, multaj landoj malpermersis la alvenon de britaj vizitantoj. Hispanio estas unu de tiuj landoj kaj pro tio ĉi tiu monato de decembro ne alvenos la britaj turistoj al la Kanariaj Insuloj (kie mi loĝas) kiel estas kutima ĉiuj jaroj en ĉi tiu tempo.

Kiam mi komencis skribi ĉi tiun blogon mi ne celis paroli pri malgajaj aferoj. Sed hodiaŭ mi aŭskultis en la radio pri la matĉoj de la Skatola Tago (Boxing day) kaj mi ne povis lasi skribi pri la malaminda kronviruso kiu ni suferas tutmonde.

Mi deziras ke la jaro 2021 alportu multan da sanon. La cetero alvenos sole.

Feliĉan novan jaron al ĉiuj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *