Kristoforo Kolumbo en Granda Kanario (jaro 1492)

Kolomba Muzeo-Domo en Granda Kanario

Kristoforo Kolumbo en Granda Kanario (jaro 1492)

La 12-a de oktobro soleniĝas la nacian festan tagon en Hispanio, nomata la Hispaneco Tago (ĉu mi povas traduki tiel “Día de la Hispanidad”?), memorante la Malkovro de Ameriko. Tamen, en multaj aliaj landoj, estas polemika dato ĉar multaj homoj pensas ke la alveno de la hispanuloj al Ameriko signifis la komencon de la detruo de kelkaj amerikaj jarmilaj kulturoj.

Mi ne volas paroli hodiaŭ de ĉiu tiu polemiko sed pri la restado de Kristoforo Kolumbo en Granda Kanario en la komenco de lia unua vojaĝo. Kolumbo ekveturis el la urbo Palos de la Frontera (Hispanio) kun tri ŝipoj la 3-a Aŭgusto de 1492. Ses tagoj poste, la 9-a de Aŭgusto,  li alvenis al Granda Kanario, unu el la sep Kanariaj Insuloj, kie mi loĝas. Ĉi tie Kolumbo kaj liaj homoj estis preparinta la ŝipoj por la vojaĝo. Krome li rekruti kelkaj kanariaj lertegaj maristoj kiuj konis la maroj tre bone.

Fine, la 6-a Septembro  Kristoforo Kolumbo foriris direkte al kien li pensis estis la aziaj orientaj bordoj, kvankam kion li trovis la 12-a de Oktobro estis amerika tero.

La ĉeesto de Kolumbo en Granda Kanario estas memorata en nia insulo pere de la Kolumba Domo-Muzeo kies bildo vi povas vidi en ĉi tiu afiŝo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *