La Antarkta herooj

La Antarkta herooj

La 17-an de Januaro de 1912, la angla kapitano Scott kaj liaj kvar kunuloj (Oates, Wilson, Bowers kaj Evans) atingis la Sudan Poluson. Sed ili malsukcesis esti la unuaj homoj: tie jam ondiis la norvegan flagon. La skipo de la eksploristo Roald Amundsen atingis antaŭe, la 14-an de decembro de 1911. Tiel, li kaj liaj kvar kunuloj (Wisting, Hassel, Hanssen, Bjaaland ) estis la unuaj homoj kiuj tretis la Sudan Poluson.

La celoj de la ekspedicio de Scott (Terra Nova Ekspedicio) estis ne nur atingi la Sudan Poluson unuafoje sed la sciencia kaj geografia eksplorado. Tamen la celo de Admundsen estis eksclusive alveni la unua. Ambaŭ ekspedicioj ekkomencis iliajn aventurojn ekde malsamaj lokoj de la Antarkta Malbordo (kiel oni vidas en la suba bildo).

Ruĝa: la vojo de Amundsen. Verda: la vojo de Scott

Malgraŭ la Ekspedicio de Amundsen sukcesis kaj estis grandege aplaŭdita, ĝi estis iom opakecita kaŭze de la tragika fino de la Ekspedicio de Scott: la kvin homoj mortis kiam ili provis reveni. Ni scias la eventoj pere de la taglibro de la Kapitano Scott kiu estis trovita de Edward Atkinson ok monatoj poste lia morto.

En novembro de la jaro 1956 Usono konstruis la Polusa stacio Amundsen-Scott en la Suda Poluso. Ĝia nomo honoras eterne al la eksploristoj kiuj estas la Antarkta herooj.

La polusa stacio Amundsen-Scott ekzakte en la Suda Poluso

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *